Vladimir Vratović naskiĝis la 23an de majo
1927 en Šibenik. Li abiturientiĝis ĉe la Dua klasika gimnazio en Zagreb en la
jaro 1946. ĉe la zagreba filozofia fakultato en la jaro 1951 li diplomitiĝi pri
la klasika filologio kaj en la jaro 1962 doktoriĝis per la disertacio "Horacije
u dubrovačkom pjesništvu 18. i 19. stoljeća" (Horacio en la dubrovnika poezio de
la 18 kaj 9a jc.). De la jaro 1951 kiam li eklaboris kiel asistanto pri la
latina lingvo ĉe la fakultata departemento por la klasika filologio, senĉese
(krom la jaro de la militservado 1952 kaj dum la lenojaroj 1961/62. – 1962/63,
kiam li lektoris la kroatan lingvon en Marburg/Lahn) li laboris ĉe la Filozofia
fakultato en Zagreb ĝis la jaro 1997. Orda profesoro li iĝis en la jaro 1976,
kaj de la posta jaro li gvidis la katedron pri la latina lingvo kaj romia
literaturo de la Zagreba filozofia fakultato. De la jaro 1987 ĝis la emeritiĝo
(1997) li gvidis la katedron de la kroata Latinismo.
Plurfoje li instruis ĉe la 3a
grado literaturon (Dubrovnik, Zagreb). Li gastprelegis per la prelegoj el la
sfero de la romia literaturo kaj kroata Latinismo en- kaj eksterlande (Osijek,
Ljubljana, Bonn, Marburg-Lahn, Göttingen, Milano, Padova, Venezia, Trieste,
Basel, Zürich, Bern). Krome referaĵojn li prezentis en pluraj urboj (Dubrovnik,
Osijek, Ohrid, Novi Sad, Žalec, Ptuj) kaj speciale ĉe internaciaj novlatinaj
scienckongresoj (Leuven, Amsterdam, Dubrovnik, Bologna).
Kiel kunlaboranto aŭ gvidanto
li partoprenis kelkajn projektojn de la Scienca literatura instituto de la
Filozofia fakultato. Li gvidis ankaŭ projekton "Kroata Latinismo en la 15a kaj
16a jarcento".
Li estis prezidanto de la
Kroata societo de la klasikaj filologoj kaj de la Unuiĝo de la societoj pri la
antikaj studoj en Jugoslavio.
Li membras en la sciencaj kaj
fakaj asocioj kaj institucioj: enlandaj (Kroata filologia societo, Kroata
societo de la klasikaj filologoj, Matica hrvatska, membro de kroata PEN-klubo)
kaj internaciaj (Academia Latinitati fovendae, Romo; Societas internationalis
studiis Neo-Latinis fovendis, Amsterdamo).
Li membras krome en kelkaj
gazetredaktaj komitatoj: Umjetnost riječi, Zagreb, Encyclopaedia moderna,
Zagreb, kaj en la internacia redakcio de la serio Library of Renaissance
Humanism (kies ĉefredaktoro estas Ph. Rollinson, Univ. of South Carolina).
En siaj sciencaj verkoj
Vratović okupiĝas pri la romia literaturo (aparte Horacio) kaj pri la kroata
latinismo (humanisma periodo, 18a jarcento, unuavice la dubrovnika, recipe el la
kompara aspekto).
I.a.
liaj publikigitaj libroj estas: Hrvatski latinisti – Croatici auctores qui
Latine scripserunt, sv. I-II, Zagreb, 1969. – 1970. (kune kun V. Gortan); Rimska
književnost (en Povijest svjetske književnosti, lib. 2. kiun li ankaŭ redaktis,
Mladost i Liber, Zagreb, 1977., Hrvatski latinizam i rimska književnost, Zagreb,
1989.; Croatian Latinity and the Mediterranean Constant, Zagreb-Dubrovnik,
1993.; Hrvati i latinska Europa, Zagreb, 1996.; Latinsko pjesništvo u Hrvata –
Dvojezična antologija, Zagreb, 1997. Latinism and Mediterraneanism,
Zagreb-Split, 1997.; The Croatian Muses in Latin – Musae Croaticae Latini
sermonis – Hrvatske Muze na latinskom, Trojezična antologija
latinsko-englesko-hrvatska, Zagreb, 1998 (Trilingva antologio latina-angla-kroata).
La libro Hrvatski latinisti
estis premiita en la jaro 1970 per la premio de Matica hrvatska kaj en la jaro
1971 per respublika premio Božidar Adžija (kune kun prof. Veljko Gortan). En la
jaro 2001 i ricevis ŝtatrekonon Red Danice hrvatske kun la figuro de Ruđer
Bošković.
Ivan Bekavac Basić