Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


1992. godina

 

2007. godina

 



 



 



 

o

 

o

 

o

 

 

Enhavo - Sadržaj - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr
OFICIALA ORGANO DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO


RAVNA GORA

Ravna Gora situas meze de Gorski kotar, 800 metroj super la marnivelo kaj nur 45 km for de maro, pli-malpli duonvoje inter Rijeka kaj Karlovac ĉe la trafiknodo de la nova aŭtoŝoseo.

Kvankam Ravna Gora estis loĝigita dum la epoko de la Militregiono (Militregiono aŭ Militlimo estis nomita la ĉelima regiono de la Habsburga monarkio kiu komence rolis kiel defendzono kontraŭ la Turkoj - poste tiu tereno iĝis milita regiono), plej signife ĝi komencis evolui post la jaro 1732, kiam oni konstruis la aŭtoŝoseon Karolina (la konstruo de la aŭtovojo Karolina komencis en la jaro 1726 kaj ĝi ricevis la nomon laŭ la imperiestro Karlo. Ĝi kunligis Karlovac kaj Bakar), la unuan regionan ŝoseon, apud kiu plej parte sterniĝas Ravna Gora.

Grb Ravne GoreJam la 14an de marto 1785 la posteulo de la imperiestrino Maria Tereza, imperiestro Jozefo la 2a donis al Ravna Gora ĉarton, per kio ĝi estis enlistigita inter la privilegiitaj liberaj urboj ene de la imperio. Dank' al tio, ĝi pli rapide evoluis. Krome, la imperiestro Jozefo la 2a donis al Ravna Gora blazonon ene de kiu estas skribite "Sigill. privileg. oppidi Regii Ravna Gora".

La nomo Ravna Gora (ebena monto) montriĝas ke temas pri ligo inter ebenaĵo kaj monto. La montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin kaj kvazaŭ konkurencas per siaj belecoj kaj altecoj (Bjelolasica, Višnjevica, Suhi Vrh, Javorova kosa kaj Kosica) igas Ravna Gora alloga dum la tuta jaro. Ĉi tie troviĝas paradizo de la netuŝita naturo kaj freŝa aero kiu igas la lokon alloga por montgrimpantoj, skiantoj, biciklantoj kaj ĉiuj naturamantoj.

En la regiono de Ravna Gora oni aranĝis kaj markis tri montbiciklantajn vojojn longaj 30, 40 kaj 69 km. Krome estis markita ankaŭ "La montvojo de Ravna Gora" kiu sterniĝas inter Kicljeve jame (la plej longa esplorita kavreto en Kroatio) ĝis la Kroata olimpika centro "Bjelolasica". La beleco de ĉi tiu regiono estas plej bone vidata el pluraj montplataĵoj, aparte el tiu kiu troviĝas sur Javorova kosa, de kie sterniĝas panoramo ĝis Alpoj, Triglav, Risnjak kaj ĝis la Zagreba monto.

Božji studenac - Dia fontoSur la monto Javorova kosa troviĝas ankaŭ unu naturvidindaĵo "Božji studenac", (Dia fonto) neelĉerpebla akvofonto, kiu laŭ la kredoj estas saniga akvo por okuloj. Dimanĉe post la festo de Ĉielpreno de Maria (la 15an de aŭgusto) la montgrimpa societo "Višnjevica" kunlabore kun la Turisma oficejo de Ravna Gora organizas "Pilgrimado al la Dia fonto". Ĉi tiu manifestacio kolektas de jaro al la jaro pli da naturamantoj.

La 7an de julio ĉi jare Ravna Gora festis 70 jarojn de la organizita turismo. La konfirmon ke la loĝantaro de Ravna Gora bone engaĝigis en turismon montras ankaŭ la rekono "Verda floro" kiun Ravna Gora ricevis de la Kroata turisma oficejo por originala turisma servo, aŭ pli precize por la manifestaĵo "Plodovi gorja".

La panoramon de Ravna Gora ornamas ankaŭ la preĝejo de Sta Tereza de Avila. La unua preĝejo estis konstruita en la jaro 1770. Pro la difektoj, la preĝejo estis detruita en la jaro 1905 kaj du jarojn poste komenciĝis la konstruo de la nuna preĝejo laŭ la planoj de la arkitekto Herman Bolle. En la preĝejo troviĝas pluraj freskoj, malnovaj pneŭmatikaj orgenoj kaj valora altara pentraĵo. La preĝejo posedas ankaŭ tre valoran trezoron en kiu la plej valora estas eŭkaristia montrilo (1778 j.), kaliko (1741 j.) relikviaro de sta Simplicije (1795 j.) kiujn la imperiestrino Maria Tereza donacis al la preĝejo kaze de ĝia konsekro.

Crkva sv. Terezije Avilske - la preĝejo de Sta Tereza de Avila

Al la komunumo Ravna Gora apartenas ankaŭ la loĝlokoj Stara Sušica, Kosa, Stari Laz, Šije, Leskova Draga kaj Kupjak en kiuj troviĝas tre valoraj sakralaj konstruaĵoj inter kiuj la plej malnova troviĝas en Stara Sušica. Temas pri la kapelo de sta Antonio de Padova konstruita en la jaro 1874 sur la loko de iama malnova preĝejeto kiun en la jaro 1568 bruligis la turkoj. Vid-al-vide de la kapelo troviĝas la mezepoka kastelo de la familio Frankopan kies nuna romanika stilo devenas de la 19a jarcento.

Frankopanski dvorac u Staroj SušiciLa regiono de Ravna Gora estas interesa ankaŭ el lingva vidpunkto. Dank' al la historia evoluo ĉi tie oni uzas apartan idiomon, kiu havas plurajn karakterizojn de la kajkava dialekto. (Oni povus diri "kejkava" dialekto, ĉar la loĝantaro uzas vorton "kej" anstataŭ "kaj" esperante "kio".) La regiono jam en la jaro 1819 havis sian propran dialekton. Samkiel la regiono de Ravna Gora estas dividita je Stari Laz, Kosa, Novi Varoš, Stari Varoš, Vrh, Bajt kaj Stara Sušica, samtiel estas dividita ankaŭ la ravnogora parolo. Tio signifas ke, malgraŭ ke temas pri ne tro granda terspaco, oni ne ĉie parolas same. Ekz. en Stara Varoš oni parolas la rovtaran dialekton (simila al la slovena), en Nova Varoš oni parolas pli simile al la ŝtokava dialekto kun ikava prononco, kaj en Stara Laz oni trovas ankaŭ la ĉakavan dialekton.

La aŭtorino de ĉi teksto, kiu devenas el Ravna Gora verkas ankaŭ poemoj en la "loka" dialekto. Ĉi tie ni prezentas ŝian poemon en la originalo kaj en E-traduko.

ŽVET, ŽVET

Zroka mi dejte,
dihat bi tla.
Usem 'ldim pavejte
kakova s'n bla.

Ne goste pa meni,
jukat bi tla.
Trdeji sa kamejni
ku jo
ka s'n bla.

Šuma mi treba
kričat bi tla.
Bali me do neba,
ad dec še ne bi šla.

Zroka mi dejte
zak dajim se spet,
Žvet bi tla,
a ne umret.

MI VOLUS VIVI

Aeron al mi donu,
spiri volus mi
Al ĉiuj homoj diru
kia estas mi.

Ne piedpremu min,
mi volus plori
Ŝtonoj estas malmolaj
pli
ol estis mi.

Mi arbaron bezonas
mi krii volus.
Ĝis ĉielo min doloras,
la infanoj mi ne forlasus.

Aeron al mi donu
ĉar denove sufokiĝas mi,
Mi volus vivi
sed ne morti.

Zdenka Svetličić

[ ENHAVO | SADRŽAJ ]

  


1992. jaro

o 

2007. jaro

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | KROATA ESPERANTISTO | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster