Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


1992. godina

 

2007. godina

 



 



 



 

o

 

o

 

o

 

 

Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr
OFICIALA ORGANO DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO


ENHAVO - somero 2007 ljeto - SADRŽAJ

Marija Belošević: Kune por Eŭropo
Preskaŭ ne ekzistas tago dum la kalendara jaro, en kiu oni ne aranĝas iujn kunvenojn dum kiuj estas priparolata la estonteco de Eŭropo. Ĉi jare tiaj aranĝoj eĉ eble pli multas pro la fakto, ke ĉi jare oni memoris kaj festis 50 jarojn de la Roma traktaĵo.

Zdenka Svetličić: Ravna Gora
La 7an de julio ĉi jare Ravna Gora festis 70 jarojn de la organizita turismo. La regiono de Ravna Gora estas interesa ankaŭ el lingva vidpunkto. Dank' al la historia evoluo ĉi tie oni uzas apartan idiomon, kiu havas plurajn karakterizojn de la kajkava dialekto.

Ivan Bekava Basić: Jubileo de la kroata latinisto
Vladimir Vratović naskiĝis la 23an de majo 1927 en Šibenik. Li abiturientiĝis ĉe la Dua klasika gimnazio en Zagreb en la jaro 1946. ĉe la zagreba filozofia fakultato en la jaro 1951 li diplomitiĝi pri la klasika filologio kaj en la jaro 1962 doktoriĝis per la disertacio "Horacije u dubrovačkom pjesništvu 18. i 19. stoljeća" (Horacio en la dubrovnika poezio de la 18 kaj 9a jc.).

Zora Heide: La sufero (originala prozo)
Mi ne emis diskuti kun mia amiko pri miaj revoluciaj ideoj. Mi ja ne estas profesiulo
kaj eĉ, se mi estus, mi ne kredas ke mi emus esti la unua kiu volis ŝanĝi la tutan sistemon de la psika kuracado. Revoluciulo estas homo ribelema, persista, forta kaj obstina. Li devas batali dum la tuta vivo kaj kutime la sukceso triumfas post tie morto. Ne, mi ne emas endanĝerigi mian trankvilan vivon, sed tamen mi fieris pro la fakto, ke Marko ne plu suferos, pri tio mi estis tute certa.

Željko Vurm: La brodaĵoj de Đakovo
Dank' al la strebo de entuziasmuloj el Đakovo (Ĝakovo), la amantoj de la popolkostumoj, popolkutimoj kaj kaj riĉa kultura heredaĵo de la riĉa lavonia kulturheredaĵo en la jaro 1967 en la slavonia urbo Ĵakovo oni iniciatis la folkloran manifestacion „"La brodaĵoj de Đakovo". Komence ĝi daŭris nur du tagojn, sabaton kaj dimanĉon, sed dum la postmilitaj jaroj ĝi superis la urban kaj turisman manifestacion kaj nun ĝi daŭras dek tagojn.
Krom la folklora programo, oni prezentas vinologion, gastronomian, literaturan, ekspozician kaj ĉevalkonkursan programojn.

Martina Kvarantan: Taglibro de la eta Vid

Svijetlana Akik: Kilogramoj
Estas julio kaj ĉie ĉirkaŭ ni oni "sentas" someron. Tio, kion ni ligas kun la somero (kutime) estas la vortoj: suno, plaĝo, ferioj, glaciaĵo. Estas konataj ankaŭ medicinaj asociadoj pri la somero, ekz. brulvundo, piko de ekino, salmonelo ricevita dank' al iu kremkuko, ksm. Sed ja, aspektas alie. Pluraj homoj ie en sia subkonscio luktas kontraŭ la penso pri aspekto en la bankostumo. Neniu, kiun mi konas (eĉ kun idealaj mezuroj!) kontentas. Memkompreneble aperas la demando: kial?

Instrua rakonteto

Lucija Borčić: La mar' ĉiam ludas

  


1992. jaro

o 

2007. jaro

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | KROATA ESPERANTISTO | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster