Iun tagon la azeno de vilaĝano falis en
puton.
La besto dum horoj ploregis
dume la vilaĝano pensis kion fari. Finfine li decis: la besto jam estas tro
maljuna, krome oni devas fermi la puton. Do, li decidis ke ne indas savi la
azenon.
Li invitis siajn najbarojn, ke
ili venu helpi lin. Ĉiuj manprenis ŝovelilojn kaj komencis ĵetadi rubaĵojn en la
puton. La azeno tuj komprenis kio okazis kaj komencis malespere plori.
Sed post kelkaj momentoj ĝi eksilentis.
La vilaĝano ekhavis la kuraĝon
por ekrigardi en la puton. Li estis ŝokita per tio, kion li vidis. Post ĉiu
ŝovelilo da rubaĵoj, kiu falis sur ĝian dorson, la azeno faris ion mirigan: ĝi
forŝutis la dorson kaj supreniris unu ŝtupon pli. Baldaŭ ĉiuj mirege ekvidis la
feliĉan azenon elirante el la puto.
Vivo sur vin verŝos rubaĵojn, diverspecajn
malpuraĵojn. La truko, kiel eliri el la puto konsistas el tio, ke vi devas ĉion
forŝuti kaj supreniri super je unu plia ŝtupo.
Ĉiu nia malfeliĉo estas unu
ŝtupo. Sed ni povas eliri eĉ el la plej profunda puto simple ne rezignante.
Neniam vi rezignu! Forŝutu ĉion
kaj supreniru je plia ŝtupo!
Memoru kvin simplajn feliĉregulojn:
Liberigu la koron de la malamo - pardonu.
Liberigu la menson je zorgoj - pluraj neniam
realiĝas.
Vivu simple kaj estimu tion, kion vi posedas.
Donadu pli!
Atendu malpli!
Revenante al la azeno:
Ĝi post la reveno mordis la vilaĝanon, kiu
deziris enterigi ĝin. La vundo infektiĝis kaj post iom da tempo la vilaĝano
agonie mortis. Oni entombigis lin en la puton.
Instruo de ĉi rakonto:
Kiam vi ion malbone faras, rememoru ke tio ĉiam
revenas al vi.