Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


1992. godina

 

2007. godina

 



 



 



 

o

 

o

 

o

 

 

Enhavo - Sadržaj - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr
OFICIALA ORGANO DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO


KILOGRAMOJ

Vizito

Estas julio kaj ĉie ĉirkaŭ ni oni «sentas» someron. Tio, kion ni ligas kun la somero (kutime) estas la vortoj: suno, plaĝo, ferioj, glaciaĵo.

Estas konataj ankaŭ medicinaj asociadoj pri la somero, ekz. brulvundo, piko de ekino, salmonelo ricevita dank' al iu kremkuko, ksm. Sed ja, aspektas alie.

Pluraj homoj ie en sia subkonscio luktas kontraŭ la penso pri aspekto en la bankostumo. Neniu, kiun mi konas (eĉ kun idealaj mezuroj!) kontentas. Memkompreneble aperas la demando: kial?

La respondoj multas.

Unue, la publiko estas sentema pri duon-malsatiĝaj manekeninoj. Kial ili estas idealoj? De kiam? Pro kio? Pro tio, ke iuj inter ili uzas monon (jes, tamen la propran) por drogo? Kia estas la hodiaŭa socio, kiu glorigas ĝis la ĉielo tiuj idolojn?

Due, la publiko estas bombardata per diversaj formuloj kaj metodoj per kiuj oni povas kalkuli la idealan pezon. Tamen, male malofte oni publike aŭdas, ke neniu inter ili estas perfekta.

Pro tio, ni ja elpensis aliajn… Neniam oni deziras publike diri, ke 3 kg super la t.n. ideala pezo estas dezirinda. Dezirindaj, jes. Kial? Ilin la organismo uzos dum la krizas situacioj (ekz. restado en hospitalo). Sen tiuj 3 «troaj» kg la malsanuloj en la hospitalo sentas pli grandan elĉerpitecon kaj krome la eblon de la postoperacia infekto estas pli granda.

Trie, oni starigas la demandon, kial ni ĉiuj panike zorgas pri tiuj 2-3 troaj kilogramoj. Male neniu tro zorgas pri la spindoloro. (Spindoloro estas io plej normala, dume 3 troaj kilogramoj egalas al la mortpuno?)

Kombino de ĉio ĉi menciita kontribuis al la (re)florado de la farmaci-industrio. Ĉiuj proponas sian miraklan formulon por tiuj 3 kg, ĉar ili estas viaj plej grandaj malamikoj, sed same de via familio, viaj samurbanoj kaj fine de la tuta socio. Oni proponas pilolojn, teojn, ŝmiraĵojn: ĉion por ke vi/ni/ili detruu ilin!

Eble vi ekpensis leginte la titolon de ĉi teksteton ke temas pri iu nova dieto. Ne! Temas pri simplaj konsiloj kun la celo «misfamigi» iujn trukojn, ekz.

-artefaritaj sukeroj: ankoraŭ unu truko. Ilia metabolismo en la korpo ne tute klaras, iuj eĉ estas kancerogenaj. Anstataŭ ili, vi prenu brunan sukeron.

-Ĉu oni rajtas manĝi dolĉaĵojn? Jes! Glaciaĵo tute ne estas tiom altkaloria kiel oni prezentas ĝin. Kaj ĉokolado? Mi nur mencios, ke ekzistas fortaj pruvoj, ke du pecetoj da nigra ĉokolado ĉiutage malpligrandigas riskon de miokardia infarkto.

-Fruktoj ekz. piro, figo, akvomelono dikiĝas! Malvero!!! Ĉirkaŭ 60% de ĉiu frukto estas akvo, kaj sukero el frukto etas kombino de glukozo kaj fruktozo. Krome, fruktoj abundas je fibrinoj, kiuj estas ege sanigaj.

Anstataŭ la fino:

En Kroatio ni parolas pri kvar kuirmanieroj. Mi ne mencios el kiu parto de Kroatio la loĝantaro estas la plej sana.

Sed, kiam vin enuigos ĉiuj konsultlibroj pri manĝoj provu la mediteranean manĝon.

Aŭ pli simple: paku viajn kofrojn kaj venu al Adriatiko!

Svijetlana Akik

[ ENHAVO | SADRŽAJ ]

  


1992. jaro

o 

2007. jaro

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | KROATA ESPERANTISTO | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster