Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


1992. godina

 

2007. godina

 



 



 



 

o

 

o

 

o

 

 

Enhavo - Sadržaj - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr
OFICIALA ORGANO DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO


TAGLIBRO DE LA ETA VID

Perloj el la familia albumo

La unuan ĉi mondan krion la eta Vid faris la 2an de majo 2005, dudek minutojn antaŭ la noktomezo. Jen mallongaj interesaj notoj kiujn faris lia patrino.

merkredon la 14an de junio 2006
Vid 13 monata
Vindon en rubaĵon

De ie emo al agado en la okuloj de mia filo. Post la "priservo" de la postaĵo, li mem prenis la vindon kaj rapide kuris al la kuirejo, malfermis la pordon sub la lavujo kaj ĵetis la vindon en la rubaĵon.

Ha jes, li fermis la pordon de la kuireja ŝranko. Kaj ĉio farita ene de 3-4 sekundoj! Post tiu faro, la gepatroj signife rigardis unun la alian, kun demando survizaĝe: kiam li sukcesis praktiki tiujn farojn?

merkredon la 19an de julio 2006
14 monata
TELE-TABIS

Patro "vartistino" feliĉe sendis SMS dum ferioj: "Vid malkovris Teletabis!" Kaj la panjo laboras. Krome, patro aldonis, ke la tagon antaŭe Vid rigardis la foton de la panjo kaj sopiris pri ŝi. Kia komplimento!

dimanĉon la 3an de septembro 2006
16 monata
Interpersona batalo

Loko: infanludejo

En unu momento Vid konstatas, ke li ne solas. Apud li iras lia ombro. Tio tute ne feliĉigas lin. Eĉ pli, la unua reago estas fuĝo (fuĝo de si mem), sed kien li, tie ankaŭ la ombro. Sekvis kiel reago batalo, se li movis la piedon, la ombro ne moviĝis. Fino de la agado: Li etendas la manojn al la panjo. Kion ajn li faras, panjo fieras pri tio.

dimanĉon la 24an de septembro 2006
KEMPU

Ni gastis ĉe la amikino Margareta. Vid ekdeziris terpomon bakitan en bakujo, kiun oni servis. Manĝante li konstante ripetadis: kempu, kempu tiel ŝanĝante la kroatan esprimon "krumpir" (terpomo). La lastan pecon el la telero, li ne plu povis puŝi en la buŝon, sed li prenis ĝin en la manon! Malgraŭ la provoj de la gepatroj, ke ili forprenu la peceton el lia mano, Vid daŭre firme tenis "kempu" en la manon kaj la graso gutis el la mano dum la reveno hejmen. Veninte antaŭ la hejman pordon li fiere enmetis la peceton en la buŝon. La manojn li poste lavis dum duonhoro. (Kaj iu diras, ke mi kritikas la kuirmanieron de Margareta, nome, ke la terpomo estis tro grasa!)

dimanĉon la 1an de oktobro 2006
Preparo por la lernejo

La avo finis sian duhoran avo-servon deĵoradon, dum la gepatroj iris al la meso kaj tagmanĝo. Veninte por lin kunpreni, Vid montris al la panjo la preparitan sakon, kiun li metis ĉe la pordo. En ĝi estis la enhavo: la pisitaj bluaj pantalonoj, kelkaj plenskribitaj paperetoj, reklama flugfolio pri meblo kaj cicumo. Nome, Vid pretigis sian lernejsakon.

Jen kiel influas libreto "Pipo kaj Pika en lernejo", dum la panjo pensis pri la rakontoj "Kato forlasis la domon" aŭ "Kiel ekestas infanoj"…

dimanĉon la 8an de oktobro 2006, antaŭvespero
Kial-tial

Kvankam la panjo de Vid instruas aliajn, ke oni ne starigu la demandoj "Kial" se oni ne deziras aŭdi senkulpigon, ŝi tamen daŭre agas laŭ la malĝuste. Jen la interparolo:

Panjo: Vid, ĉu ni iru bani nin?
Vid: Ne!
Panjo: Kial ne?
Vid: Tial ne!!!

mardon, la 10an de oktobro 2006
Desegnu la paĉjon!

Vid kaj panjo desegnas sur paperetoj.

Panjo: Vid, desegnu la paĉjon.

Vid prenas la skribilon kaj komencas skribaĉi sur la vizaĝon de paĉjo.

dimanĉon la 14an de januaro 2007
Strategio de kolero… aŭ la maniero de Vid kiel paroli/pensi kaj senti NE!

1a paŝo: forturnas la kapon aŭ per mano forpuŝas ĉion de si (manĝaĵon, panjon, bildlibreton kaj ĉion alian!)

2a paŝo: Elkrias unu foje forte NE!

3a paŝo: sin ĵetas sur la plankon surventre;

4a paŝo: li kontrolas ĉu ili rigardas lin;

5a paŝo: permane ŝirmas la vizaĝon

6a paŝo: imitas la ploradon mmmmmmmmmmm

Nia kontraŭstrategio:

Ni ĵetas nin sur plankon kaj ni faras la samon.

Rezultato: Vid konkludas – panjo falis!

dimanĉon la 4an de februaro 2007
Surmuraj grafitioj

Dum momento mi forlasis lin sola, por porti ion en alian ĉambron kaj li prenis skribilon de la tablo kaj jam sur desegnis duonon de la muro.

La unua penso estis vere destruktiva kaj normale direktita al li. Sed tuj mi ekridis kaj mi prenis skribilon kaj super liaj grafitioj mi aldonis la daton kaj lian nomon.

Mi memoras ke iun fojon mi metis la bateriojn en lian trajneton kaj kiam ĝi komencis veturi al mia direkto, mi ekkriis: Helpon, helpon! Vid, kiel Maradona per maldekstra piedo elĵetis la trajneton flanken.

Martina Kvarantan

[ ENHAVO | SADRŽAJ ]

  


1992. jaro

o 

2007. jaro

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | KROATA ESPERANTISTO | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster