Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


1992. godina

 

2007. godina

 



 



 



 

o

 

o

 

o

 

 

Enhavo - Sadržaj - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr
OFICIALA ORGANO DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO


"LA BRODAĴOJ DE ĐAKOVO"

Sub la aŭspicio de la prezidento de Kroatio Stipe Mesić kaj la kunaŭspicio de la Kroata parlamento en Ĵakovo de la 23a de junio ĝis la 8a de julio okazis "41aj Brodaĵoj de Ĵakovo".

Dank' al la strebo de entuziasmuloj el Đakovo (Ĝakovo), la amantoj de la popolkostumoj, popolkutimoj kaj kaj riĉa kultura heredaĵo de la riĉa lavonia kulturheredaĵo en la jaro 1967 en la slavonia urbo Ĵakovo oni iniciatis la folkloran manifestacion „"La brodaĵoj de Đakovo". Komence ĝi daŭris nur du tagojn, sabaton kaj dimanĉon, sed dum la postmilitaj jaroj ĝi superis la urban kaj turisman manifestacion kaj nun ĝi daŭras dek tagojn.

Krom la folklora programo, oni prezentas vinologion, gastronomian, literaturan, ekspozician kaj ĉevalkonkursan programojn.

Ĉi jaraj, la 41aj sinsekvaj "Brodaĵoj de Đakovo" komenciĝis la 23an de junio en Trnava per la manifestacio "Bonavita". Ĉi tiu tradicia programo, la 20a ĉi jare prezentis bonkvalitajn kroatajn vinojn kaj oni premiis la plej novajn vinprodukantojn. Oni ankaŭ organizis la konkuron kiu povas pli engluti unutire. Tion ĉion akompanis riĉaj kultur-artaj programoj kaj prezentoj de la folkloraj kaj tamburic-grupoj.

Dum la antaŭmanifestacia programo en Đakovo estis organizitaj moda revuo "Etno & Fashion 2007", renkontiĝo de la kroataj literaturaj kritikistoj, teniskonkurso, solenaĵo okaze de "la duonjaro", prezentoj de la infanaj folkloraj grupoj ("Etaj brodaĵoj"), per ekspozicio de la ĉasistsocietoj titolita "Sovaĝbestoj de niaj ĉasejoj", gastro-festo "Fiŝmanĝaj de Đakova-regiono" (konkurado pri kuirado de fiŝ-gulaŝo), prezento de la libro "Ljubav pod kišobranom" (Amo sub ombrelo) de ĝakova verkisto Adam Rajzl, per ekspozicio kaj gustumado de pirbrando, prezento kaj gustumo de "la slavonia kulen", k.a.

Oni organizis ekspozicion de la metioj el Đakovo, kaj en la Muzeo de la Đakova-regiono ekspozicion "Ornamaĵoj dum historio".

En la preĝejo de la monaĥejo de Sta Kruco okazis koncerto de la religiaj tradiciaj popolaj kantoj. Antaŭ la malfermo de la folklora programo de "Brodaĵoj de Đakovo" ĉe la katedralo en Đakovo (por kiu oni diras, ke ne ekzistas pli bela inter Londono kaj Istanbulo) folkloran programon prezentis la kultur-arta societo "Kristal Sladorana" el Županja. La programo de la solena inaŭguro titolita "Ni iras al reĝo, Ljeljo" kies aŭtoro estas prof, Mirko Ćurić, estis prezentita sur la Strossmayer-placo antaŭ la katedralo. En la prezento partopreni la aktoroj de la Kroata popolteatro el Osijek (A. Schmidt, S. Tankosić, V. Janković, D. Panić, S. Spišić, k.a.). Partoprenis ankaŭ la kultur-artaj societoj "Tena" el Đakovo kaj "Stari graničar" el Županja, kaj la muzikan parton prezentis la tamburic-grupoj "Slavonske lole", "Đerdani", "Zvona", "Slavonski dukati", "Slavonija band" kaj sol-kantantistoj Vera Svoboda, Šima Jovanovac kaj la fratinoj Sanja kaj Tanja Živković.

Sabaton la 7an de julio okazis ĉevalkonkurso ĉe la ĉevalkurejo de la ŝtata ĉevalbredejo en Đakovo kiu pasintjare festis 500 jarojn de la ekzisto.

En la katedralo okazis koncerto de la klasika muziko kiun prezentis la orgenisto Mario Perestegi kaj Brasskvinteto Maestozo.

Ĉe la granda scenejo en la Strossmayer-parko prezentiĝis la folkloraj grupoj el la Đakova-regiono kaj folkloraj grupoj el Aŭstralio, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Ĉilio, Hungario, Italio. Anonciĝis sed ne alvenis folkloraj grupoj el Bulgario, Ganao kaj Turkio.

Dimanĉon la 9an de julio dum la matenaj horoj estis organizita solena procesio de ĉiuj partoprenantoj en la programo, ĉ. 3000 personoj el 53 folkloraj societoj folkloraj societoj kaj gastoj el Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Italio, Kanado, Meksikio.

Krom ili prezentiĝis la urbaj maĵoretinoj, la blovorkestro de la Volontula fajrobrigadista societo Đakovo, la Kinologia societo "La kroata ŝafhundo" kaj rajdantoj kaj geedziĝaj ĉevalveturiloj.

Post tio, en la katedralo okazis solena meso, post kiu sekvis riĉa internacia folklora programo. Samtempe okazis fina ĉevalkonkuro.

La saman tagon posttagmeze okazis revuo de folkloro de la kroata regiono Slavonio kaj Baranja. Vespere kadre de la programo "Slavonio, nobellando" okazis elekto de la plej belaj popolkostumoj en la kategorio: fraŭlina, junedzina kaj fraŭla. La programon partoprenis la konataj kroataj humuristoj Bać' Roka kaj av' Tunja, la konata kantisto Krunoslav Kićo Slabinac kaj tamburic-grupoj "Slavonske lole" kaj "Zvona".

La programo finiĝis per la koncerto de la muzikgrupo "Colonia" en granda tendo. Dum la manifestaciaj tagoj prezentiĝis pluraj aliaj konataj kroataj kantistoj kaj muzikgrupoj.

Okaze de la manifestacio "Brodaĵoj de Đakovo" fine de junio kaj komence de julio Đakovon krom la loĝantaro de la ĉirkaŭaj loĝlokoj vizitas turistoj el aliaj kroataj regionoj kaj el eksterlando. Ĉi tiun regionon, iom malgrande nombre oni vizitas dum la tuta jaro, ĉar Đakovo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en la koro de Slavonio havas multon por montri kaj proponi.

La ĉefa sponsoro de la ĉijara manifestacio estis la bierejo de Osijek.

Željko Vurm

[ ENHAVO | SADRŽAJ ]

  


1992. jaro

o 

2007. jaro

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | KROATA ESPERANTISTO | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster