Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


1992. godina

 

2007. godina

 



 



 



 

o

 

o

 

o

 

 

Enhavo - Sadržaj - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr
OFICIALA ORGANO DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO


KUNE POR EŬROPO

Preskaŭ ne ekzistas tago dum la kalendara jaro, en kiu oni ne aranĝas iujn kunvenojn dum kiuj estas priparolata la estonteco de Eŭropo. Ĉi jare tiaj aranĝoj eĉ eble pli multas pro la fakto, ke ĉi jare oni memoris kaj festis 50 jarojn de la Roma traktaĵo.

Mia intenco ĉi tie estas nek klarigi la dokumenton mem, nek komenti la historiajn eventojn. Ĉar i.a. mi konscias, ke ĉi tiu testo tuj okulfrapus iujn kiuj i.a. eble tuj atentigus la ĝeneralan publikon ke mi ne estas fakulo pri eŭropaj temoj, kaj krome eble marĝene la komento povus esti: kion neeŭropano povas diri pri Eŭropo!

Tamen, mi skribas ĉi tiujn liniojn, ĉar miaopinie ĉiuj bonvolaj/bonintencaj homoj (inter kiuj mi fiere enlistigas min mem!) ja devas pensi, kaj pri la nuna momento, kaj pri la estonteco.

Okaze de supre menciita duon-jarcenta jubileo ĉi jare en Stuttgart ariĝis Kristanoj. Ke ne temas pri iu marĝena renkontiĝo ekzistas pluraj pruvoj. Altaj aŭspiciantoj de ĉi tiu kunveno estis la prezidanto de la Eŭropa komisiono Manuel Barroso kaj la prezidanto de la Ministeria konsilio de la regiono Baden-Württemberg Günther Oettinger. La kunvenon mem partoprenis vicprezidanto de la Eŭropa komisiono Jacques Barrot kaj la itala ĉefministro Romano Prodi, dum pluraj eŭropaj politikistoj sendis salutmesaĝojn. I.a. la germana prezidanto Horst Köhler, la germana kancelierino Angela Merkel, la irlanda prezidantino Mary McAleese, la itala prezidanto Giorgio Napolitano, la kroata ĉefministro Ivo Sanader.

La kunvenon partoprenis altrangaj reprezentantoj de la kristanaj eklezioj: prezidanto de la prezidanto de la Papa konsilio por unuiĝo de kristanoj kardinalo Walter Kasper, la praga ĉefepiskopo kardinalo Miloslav Vlk, la prezidanto de la ĉeĥa episkopara konferenco ĉefepiskopo Jan Graubner, la episkopo de diocezo Rottenburg-Stuttgart Gebhard Fürst, la helpepiskopo de diocezo Rottenburg-Stuttgart Thomas Maria Renz, la prezidanto de la Eŭropa konsilio de Eklezioj Arnold de Clermont, prezidanto de la Eŭropa pentekosta konsilio Ingolf Ellssel, la episkopo de la Luterana eklezio Jürgen Johannesdotter, la episkopo de la Evangelia Eklezio Württemberg Frank O. July, la reprezentanto de la Ortodoksa Eklezio por Germanio kaj norda Eŭropo metropolito Serafim Joanta, la reprezentanto de la Greka ortodoksa Eklezio en Bruselo episkopo Atahanasios Chafzopoulos, k.a.

Ĉi kristana aranĝo dediĉita al la estonteco de Eŭropo estis du parta: la 10an kaj 11an de majo okazis la kongreso titolita "Kune sur vojo" kun ĉ. 3000 partoprenantoj kaj la 12an de majo kunveno "Kune por Eŭropo" kun 12.000 surlokaj partoprenantoj en la sporthalo "Hanns Martin Schleyer" kaj krome ankoraŭ pluraj miloj da homoj en 55 eŭropaj urboj estis per satelita elsendo ligitaj kun la partoprenantoj. Al tiu nombro aldoniĝas pliaj miloj da bonkoraj homoj kiuj "spektis" la renkontiĝon pere de interreto.

La diskuto disvolviĝis la unuan tagon en dudeko da forumoj kaj la duan tagon en deko da rondo tabloj i.a. pri la temoj: evangelizado, ekumenismo, geedziĝo kaj familio, defendo de la vivo, politika agado, migrado, ekonomio, naturprotektado, medioj. Per ĉi kunveno oni deziris atesti novaĵon en la eŭropa historio, t.e. la konstantan pligrandigon de la reto de la laikaj kristanaj komunumoj kaj movadoj cele al la komuna progreso de la kontinento.

Konkludante la kunvenon, kardinalo Miloslav Vlk ĝoje diris: Mi povas deklari, ke dum ĉi tiuj tagoj mi estis atestanto de miraklo. Tiu miraklo rilatas al la vortoj de Kristo "Ke ĉiuj estu unu". Jes, tio komencas realiĝi kaj tio donas al ni grandan esperon sur la vojo, kiu estas antaŭ ni. Eŭropo aŭskultas nian voĉon, ĝi vidas ĉi miraklon. Gravas nia komuneco kaj profundigo de la unueco, sed same gravas, ke tiun unuecon ni portu tra Eŭropo kaj tiel nia unueco en la Sankta Spirito kontribuos al la unueco de Eŭropo.

La Prezidanto de la Evangeliaj eklezioj en Germanio episkopo Wolfang Huber diris, ke ĉi iniciato de unueco neniun ekskludas. Eŭropo devas havi animon kiu al ĝi devas doni ĝuste la kristanoj. Ĉe la fino de sia konkludo la episkopo diris: "ni konscias, ke ni ne estas konkurencaj unu al la aliaj. Ni estas malsamaj kaj ĝuste tiu malsameco invitas nin per la kredo atesti la veron, kiu superas ĉiun unuopan movadon kaj Eklezion. Se tiel ni agas, ni troviĝas sur bona vojo".

Ĉi tiu granda kristana kunveno finis per prezento de la deklaracio. Pere de ĝi oni atentigas, ke la konscio, pri diversecoj prezentas riĉecon, ne timon aŭ disiron, kaj tio povas esti signo de espero ĉie kie la kunvivado estas endanĝerigita.

Oni ankaŭ mesaĝis:

"Hodiaŭ ni deziras montri la fruktojn de la kristanaj radikoj de Eŭropo – la pasintecon, la nuntempon kaj la estontecon de ĝia historio, kiu vivis ankaŭ en la okuloj de ĝiaj kunfondintoj. Ni dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al interpaciĝo kaj la paco inter la eŭropaj popoloj. Ni deziras ke Eŭropo kiu vundis la homaron per koloniado, tutmondaj militoj, holokaŭsto pli firme montru sian pretecon kontribui al la konstruo de la pli frateca mondo."

Pere de la deklaro, oni sep foje diris JES:

- JES por la vivo kaj ĝia protektado de la koncipo ĝis ĝia natura fino

- JES por la familio kiel nediŝirebla unio de amo inter viro kaj virino kies bazo por solidara socio malferma al la estonteco

- JES por ĉio kreita kaj defendanta la naturon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon

- JES por la justa ekonomio en la servo de ĉiu homo kaj la tuta homaro

- JES por solidareco kun malriĉuloj kaj la forĵetitaj, por proksimuloj kaj malproksimuloj. Ni postulas de niaj registaroj kaj de la Eŭropa Unio ke ili pli firme ekagu por helpo al malriĉuloj kaj por la evoluo de la neglektitaj landoj, unuavice en Afriko

- JES por la paco, ĉar sen la paco la mondo ne havas estontecon

- JES por respondeco de la tuta socio, kaj precipe ke la urboj estu lokoj por ĉies partopreno, loko por solidareco kaj akcepto de alikulturaj kaj alidevenaj personoj.

Por realigado de ĉi tiuj "JES" la kristanoj invitas al kunlaboro ĉiujn homojn, instituciojn kaj ĉiujn sociajn kaj politikajn fortojn, ĉar oni deziras kontribui al la paco kaj unueco, la bazoj de la hodiaŭa Eŭropo.

Marija Beloševiæ

[ ENHAVO | SADRŽAJ ]

  


1992. jaro

o 

2007. jaro

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

o 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | KROATA ESPERANTISTO | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster