Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Hrvatski esperantist - Kroata esperantisto - www.hes-keu.hr

                         Hrvatski esperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Kroata esperantisto - Hrvatski esperantist - www.hes-keu.hr Hrvatski eperantski savez - Kroata esperantista unuigo - Naslov
  
 


Kristnaska poezio

 

Kristnaskaj bondeziroj

 

Kristnaskaj kantoj

 



 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

SRETAN BOŽIĆ
I SVAKO DOBRO U 2007. GODINI
ŽELI
HRVATSKI ESPERANTSKI SAVEZ

FELIĈAN KRISTNASKON
KAJ ĈION BONAN EN LA JARO 2007
DEZIRAS
KROATA ESPERANISTA UNUIĜO

Estimataj legantoj,
Ĉi tie ni prezentas kelkajn erojn por ke vi "gustumu" la etoson de la KROATA KRISTNASKO!

KRISTNASKA POEZIO

August Šenoa
(1838-1881)

KRISTNASKO

Kristnasko. Val’ kaj montet’
Kovritas de densa neĝret’.
Jes, la mondo senmanke
Brilas blanke, blanke.

Fenestroj briletas vilaĝe,
Surtable kukoj videblas,
Paĉjo, fraĉjoj pafas kuraĝe,
La infanaro ĝoj-saltetas.
Pro plezuro jubilas, radias.
Ĉambroplanke la pajlo sternitas;
Kun infanoj panja kant’ magias.
La reĝ’ ĉiela jen por ni naskitas.

Kristnasko. Val’ kaj montet’
Kovritas de densa neĝret’.
Jes, la mondo senmanke
Brilas blanke, blanke.

Enkabane virin’ sidas
En hommuta senparolo,
La infanon mortas vidas,
Ah, brakkruce, sur la pajlo.
Nur feble lum’ kandela brilas
La virin’ de l’spasm’ trafita
Plu kantas, krevas kor’ ŝia:
La reĝ’ ĉiela por ni naskitas.

Kristnasko. Val? Kaj montet’
Kovritas de densa neĝ’.
Jes, la mondo senmanke
Brilas blanke, blanke.

(El la kroata: Lucija Borčić)

 

Dragutin Domjaniĉ
(1875-1933)

NEĜEROJ

Neĝeroj lante falas
Sen aŭdig' de fal'
Ke al nia Kristnasko
Estu mola val'.

Ke en la bosk' obskura
Klare brilu voj',
Donacojn kiam portos
Li por ĉies ĝoj'.

Kaj mi Kristnaskon petus
Por la tuta mond',
Ke pli da kor' li donu
Al homara rond'.

Ke popol' al popolo
Estu vera frat',
Ke jam kontenta estu
Foje la Kroat'.

(El la kroata: Zvonko Rehorić)
 

Ivan Golub (1930)

KIA SILENTO

Kia silento!
Aŭdeblas ĝi.
Ĝi kvietas.
Ĝi nek ekgenuas.
Nek ekrapidas.
Nek ekĝemas.
Nek ekkrias.
Nek eksusuras.
Nur neĝo.
Nur tegmento.
Nur urbo.
Nur Dio
- Kristnasko.

(El la kroata: Marija Belošević)

KRISTNASKAJ BONDEZIROJ
KUTIMAJ EN KROATIO

Laŭdatu Jesuo, bravan Kristnaskon, Kristnasko kaj Dio  en la domon kaj kristarbon sur la domon.

Dio nin rekopencu per multaj kokidoj, kokinoj, anasoj, meleagroj, porkoj, bovoj, ĉevaloj, abeloj, ŝafoj kaj per  mono, sed plej multe per sano.

Bonan matenon, kokinoj miaj, mi bondeziras al vi la Kristnaskan vesperon, restu  vivaj kaj sanaj, ovonasku abunde  kaj  frue la kokidojn promenigu.

Laŭdatu Jesuon, mi bondeziras al vi la  Kristnaskan  vesperon, Adamon kaj Evon kaj la baldaŭan naskiĝon de Jesuo.

Bondezirojn nome de Dio kaj Kristnasko, dum ĉi-jaro havu bonan sanon kaj ĉian superfluon.

Jesuo laŭdatu, Jesuo naskiĝis. (respondo) En staleto sur pajletoj.

Laŭdatu Jesuon kaj Marian. Mi bondeziras al vi feliĉan Kristnaskon.

Honore al la naskiĝo de Jesuo: kien ajn vi impetu, kiun ajn pri la alia vi petu.

Laŭdatŭ Jesuon kaj Marian. Bonvenu al vi la Kristnaska vespero kaj la naskiĝtago de la Disinjoro, Stefano-tago, Johano-tago, Epifanio kaj la tuta jaro kaj jarlongo.

Jesuon laŭdatu! Jesuo naskiĝis! Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron!

Ĉiuj vi estu sanaj kaj ĝojaj kaj ankaŭ mi kun vi! Dio vin favoru, via brutaro plimultiĝu, viaj kampoj fruktodonu blank-tritikon kaj vin-viton. Vi havu ĉevalidojn, bovidojn, anseridojn, anasidojn, meleagrojn, kokidojn kaj ĉion de Dio deziratan. Kiomaj kejloj en la domo, same de filoj tiomo.

Naskiĝadu, bovidnasku, ĉevalnasku, poronasku, hundonasku, katonasku prosperu ĉiuj aĵoj kaj aferoj ŝatataj de l' homoj kaj de Dio.

Bonvenon al vi! Eniru, bonvenŭ sana kaj feliĉa!

Laŭdatu Jesuo kaj Maria, vi kroata katolika hejmo. Pacon, konkordon, amon kaj Dian benon al tiu ĉi domo. (respondo) kaj al ĉiuj, kiuj vivas en ĝi.


KROATAJ KRISTNASKAJ KANTOJ

INFANET' PRO NI NASKIĜIS

lnfanet' pro ni naskiĝis.
En kripton ĝi jen kuŝiĝis.
Jesu' karega, Dio Vi
Koron mi donas al Vi!

Filo Dipatra kaj Dio mem
el la ĉiel' venis al la ter'.
Jesu' karega, Dio Vi
Koron mi donas al Vi!

Dipatrin' ĉasta lin naskis
per sia lakto lin nutris.
Jesu' karega, Dio Vi
Koron mi donas al Vi!

La Patro nomis lin Jesu'.
Sendis lin savi ĉiujn nin.
Jesu' karega, Dio Vi
Koron mi donas al Vi!


Kanto "En ĉi tempo" estis notita en la 15-a jarcento.

EN ĈI TEMPO DE L' SEZON'

En ĉi tempo de l'sezon'
anonciĝis pac' al hom'
per la naskiĝo de l' infan'
de la Patrino Virgulin'.

Anĝeletoj aŭdiĝis,
edenkanton kunĉastis,
gloron al Di' prikantis,
pacon al mond' porpreĝis.

Filon naskis Virgulin'
rompis forton de l'infer'
al la mond’ savon donis ŝi,
de la mond' iĝis ŝi Patrin'.

Ni al Kristo dankas nun,
kun anĝeloj kantas ni
pri la grandega ĉi ofer',
kiun pro ni jen faris li.

 

LA REĜOJ RAJDIS TRI

La reĝoj rajdis tri
de l’ sunaj landoj jen.
Enmanas la donac’
La oro kaj incens’.

Kaj venis reĝoj tri
Al urb’ Jerusalem’.
Demandis pri la lok’
Naskiĝa de Jesu’.


HO PAŜTISTOJ KIA MIRO

Ho paŝtistoj, kia miro,
vi neniam vidis tion.
En la kripto simpla
jen naskiĝis Di’
kaj pro la popolo
el ĉiel’ venis li.

Betlehem’ jen nun ne foras,
sciu ke l’ veron nun mi parolas:
en staleto simpla
kuŝas infanet’,
sur pajletoj pikaj
kiel ŝafidet’.

Amo Dia, la grandega
volas la veran vojon homan.
El ĉiel’ li descendis
pro la pek’ de ni.
en la stal’ askiĝis
pro la am’ al hom’.

.

AL KRISTANOJ MI ANONCAS

Al kristanoj mi anoncas ĝojon tiun ĉi.
Ĉar Di’ ĉiela Betleheme naskiĝis en ĝoj’.
En staleto la knabeto, kiun ĉiu hom’ estimas,
Amas, gloras,
ĉar ja estas
vera nia li Savant’ kaj La Redemptor’.

Lin apudas la patrino Maria Virgulin’,
Kaj l’tutmondan Redemptoron bele vindas ŝi,
Lin mamnutras karesante,
endormigas ŝi kantante:
"dormu, dormu",
vi karulo en ĉi staleto sur la pajlo nun.

VI POPOLO, EKĜOJU

Vi popoloj ekĝoju, ĉar famiĝis jam,
Ke Jesuo naskiĝis en beata am’.
Ĉiuj homoj aŭdu,
Betlehemon aplaŭdu, aplaŭdu.

Jen la Dia sakrament’, en ruina staleto
Suferanta povrecon sur la dura pajlaro.
L’ sakramenton aŭdu,
Betlehemon alpaŭdu, aplaŭdu.

Ĝojas ege Maria kun Jozef’ mirante,
Anĝelo kantas "gloria" en aer’ flugante.
Kaj de l’ homoj en la mond’
Por Savinto jen salut’, jen salut’!

Fotoj: kripoj el la zagrebaj preĝejoj

  


o

 

o

 

o

 

o

 

o

 

o

 

o

 

o

 

 

 

 

>>> HOME | O NAMA | BOŽIĆ | ENKETILO | QUESTIONARIO | KONTAKT <<<

www.hes-keu.hr | webmaster